Esperanto (Esperanto)

From RationalWiki
Jump to navigation Jump to search
This is an Esperanto translation of Esperanto.
We control what
you think with

Language
Icon language.svg
Said and done
Jargon, buzzwords, slogans
Bestoj.
Esperanto estas konstruita helplingvo inventita en la malfruaj 1800-jaroj de Ludoviko Lazaro Zamenhofo kiel anstataŭo por aliaj "internaciaj" lingvoj kiel la angla, la franca, kaj la latina, kun la intenco krei lingvon sen ligo al ia ekzistanta aĵo. La nomo venas de kaŝnomo ke Zamenhof uzis en lia originala publikaĵo pri la lingvo. La originala nomo de la lingvo simple estis "Lingvo Internacia".

La lingvo havas iom la statuson de "herboradika" movado. Ĝi famiĝis en la sekvo de la lingvo "Volapük"[note 1] de Johann Schleyer (la lingvo nur travivas hodiaŭ en malnovaj libroj, kaj kiel rusa slangvorto por interreta sirila transskriba sistemo); Esperanto plenumis la saman bezonon kiel politika neŭtrala helplingvo, sed forigis multe da la gramatikaj kompleksaĵoj, strangaj vortmutacioj, kaj konfuza pronuncado, kiuj preskaŭ detruis la internacian helplingvan komunumon.

La lingvo mem estas plejparte hindeŭropa vortare. Ĝia gramatiko estas hindeŭropa verbe[note 2] sed ĝia sistemo de vortkonstruado pli proksime similas la uralajn lingvojn sen vokalharmonio kaj kun forta tendenco al simpleco. Ankaŭ estas verba kaŭza sufikso -ig- kiu ne havas ĝustan egalvaloron en la hindeŭropaj lingvoj kaj verŝajne venas el la hebrea.[note 3] La vortaro estas prenita (iom hazarde) el la plejparto de la lingvoj uzitaj en internacia diskurso dum tiu tempo, notinde la angla, la germana, la franca, la jida, la rusa, iomete de la pola. Multe da praaj helplingvoj primare prenis iliajn vortarojn kaj gramatikojn el nur unu lingvo.[note 4]

Komplotaj teorioj kaj rekta persekutado[edit]

Estas sufiĉa amaso da kritiko ĉirkaŭ la lingvo kaj la movado. Ĝi emas elvoki tre fortajn kaj emociajn reakciojn, eĉ en homoj kiuj neniam rigardis aŭ audis vorton pri la lingvo.[1]

Kvankam Espereanto estas sufiĉe neofendema mem, ŝajnas ke ĝi kolerigas multajn diferencajn grupojn. Veninte de la malfruaj 1800-jaroj ĝi estas viktimo de la kontraŭjudista movado de la tempo ĉar Zamenhof estis etne juda. Post la publikigo de la "protokoloj de cionaj saĝuloj," kaj antaŭ ol tiu dokumento riveliĝis kiel falsaĵo kaj trompo, kontraŭjudistaj komplotaj teorioj estis tre divastigitaj en Eŭropo je kaj la Politika dekstro kaj maldekstro.[note 5] Atendante reakcion la frua movado multe klopodegis kaŝi la judecon de Zamenhof,[2] kvankam ĉi tio ne estis sukcesa. Adolf Hitler nomis Esperanton kiel Juda lingvo kiu estis kreita por sklavigi la mensojn de nejudoj.[3][4] Rakonto strange simila al la "Nigra Prelego" de J.R.R Tolkien. Stalin unue toleris la lingvon, sed poste persekutis Esperantistojn, kaj nomis ĝin "la lingvojn de spionoj"[note 6] Tro da Esperantistoj pagis per siaj vivoj — por io ke estas baze hobio. En alia aĉa kurbo de sorto, ĉiuj infanoj de D-ro Zamenhof mortis en la Holokaŭsto.[5]

Aliloke, la Toĝo reĝimo en Imperia Japano kaj la Falangistoj en Hispanujo antaŭ la 1950-aj jaroj, ankaŭ persekutis Esperantistojn.

Tamen, kontraŭe Esperanto estis uzata de la Ekstremaj Maldekstraj grupoj. Estas ankaŭ sciita ke la jugoslava estro Tito estis parolanto de la lingvo, kaj fakte kuraĝigis ĝian uzadon. La Ajatola Ĥomejni ŝajne akceptis ĝian uzon, ĝis li eltrovis ke Esperanton ŝatis la bahajoj.[note 7] La bahajoj ne vere estas tro populara kun la Ŝia fundamentalista estraro de Irano. Faŝista Italio ŝatis ankaŭ Esperanton, pro ĝia sona simileco al la itala.[6]

Ne surprize kiel proponita mondlingvo, Esperanto ankaŭ kolerigas komplotaj teoristoj, kiuj, kiel Hitler, taksis ĝin batalilo de la Ziona Okupanta Estraro, Framasonoj, la Iluminatio, kulturmarksistaj akademiuloj, kaj George Soros (kiu estas denaskula parolanto[7]). Iom da kristanaj fundamentalistoj nomis ĝin kiel Diabla lingvo malgraŭ la fakto ke multe da Esperantistoj estas kristanoj kaj la Biblio estas havebla en la lingvo.[note 8] Estas ankaŭ almenaŭ 3 tradukoj de la Korano en Esperanton, kaj ankaŭ tradukoj de la Daŭdeĝingo, la Analektoj de Konfuceo, Bagavadgito, kaj la Dhamapada, el multaj aliaj religiaj verkoj.[note 9]

Kritiko[edit]

Estas ankaŭ sufiĉa amaso da kritiko pri kiel ĝuste la lingvo devus disvolviĝi; la projekto frue dividitis, kun konkuranta lingvo, Ido, kreita de Esperantistoj kiu sentis forte ke Esperanto bezonis gramatikon pli precizan. Multe da Esperantistoj taksas la verkojn de Zamenhof esti malŝanĝebla;[note 10] la praktika kialo ke estas donita estas konservi interkomunikeblecon, kaj preventi la disvolviĝon de dialektoj, sed ne estas malofte trovi fundamentalistan mensemon, kaj eĉ iom da persekutkomplekso en iuj parolantoj (ne tute maljustigita pro la historio de la movado).

Designaj aspektoj[edit]

Iom da homoj, precipe aŭtoroj de konstruitaj lingvoj, rigardas Esperanton kiel ekzemplo de kiel ne krei lingvon. Zamenhof ne estis instruita lingvisto kaj tial faris multe da elektoj ke, eĉ kie ili ekzistas en naturalaj lingvoj, estas ofte taksata malakceptebla en lingvo konstruita kun pretensoj de universalismo:

  1. La ĉefa dokumento de la lingvo la Fundamento, iluzie donas al la lingvo 16-regulojn gramatikajn, tiam kontinuas ellabori pri ĝi kun aro de praktikaj ekzemploj kiu nomiĝas la Ekzercaro, kiu servas per ekzemplo por krei gramatikon multe pli kompleksan. Sistemaj gramatikoj de Esperanto kutime derivataj el kombinaĵo de la 16 reguloj estas pli longe ol 16 reguloj kaj strange dubasencaj.[note 11] Estas ankaŭ kontraŭaĵoj inter la Fundamento kaj la Gramatiko, kiel pronomo kiu nur ekzistas en la Ekzercaro, "ci". Ĉi tiuj kontraŭaĵoj ĝisnune ne estas elforigita ĉar la Fundamento mem estas taksata malŝangebla.
  2. La du kazoj estas vidataj kiel nenecesa komplekseco por parolantoj de lingvoj sen vera kazmarksistemo aŭ lingvoj kiuj perdis la plejparton de iliaj kazsistemoj. Komprenable, estas multe pli facila por parolantoj de lingvoj kiuj ankoraŭ markas rektajn objektojn kiel la germana,[note 12] la japana[note 13] la turka, la hungara, la finna, slavaj lingvoj, kaj moderna normiga araba.
  3. Multe da kutimaj konceptoj kiel "malbona" kaj "maldekstra", ne havas dediĉitajn radikojn kaj estas farita per sufikso metita je ilia antonimo. Ĉi tiu prefikso, kiu estas derivita de dua signifo de franca prefikso, estas mal-, do por diri la kontraŭon de "bona" estas necese diri "malbona", kiu sonas ridinda al parolantoj de latinidaj lingvoj. Estis ĉi tiu ankaŭ la inspiro por la "novparolo" de George Orwell.[8]
  4. La vortaro kaj sistemo de afiksoj estas genre malsimetria; tio kondukas al akuzoj pri seksismo. Multaj vortoj por inoj estas simple derivitaj de esence viraj radikoj kun la aldono de la sufikso -ino. Estas multe malpli da vortoj esence inaj ol esence viraj, eĉ al la punkto de patrino, derivita de la vira patro, anstataŭ vortoj kiel mater, madre, Mutter ktp. La norma vira prefikso en Esperanto estas vir-, sed por iuj tio ne sufiĉas; ili kreis la ne-norman, eksplicitan viran sufikson, -iĉo (Parigita kun la ŝanĝo de ĉiuj defaŭlte viraj radikoj al genre neŭtralaj). Ununombra inkluziva lingvaĵo ne eblas en Zamenhofa Esperanto, kvankam ĝi foje povas esti proksime tradukita per la plurnombro, kie la prefikso ge- uzeblas por priskribi genre neŭtralan grupon (ekzemple "gepatroj"); oni povus verŝajne uzi "ge" kun unuopaj vortoj por indiki nekonatan sekson, sed tio ne estas la normo. Lastatempe estis movoj por malpliigi iom da la seksa diferenciĝo en la lingvo.

Vidu ankaū[edit]

En aliaj lingvoj[edit]

If you're looking for this article in English, it can be found at Esperanto.

Notoj[edit]

  1. El du vortoj, world kaj speak, ambaŭ prenita de la angla, kiuj signifas "mondo" kaj "parolo". Ni tute ne ŝercas.
  2. En la senco ke verboj havas morfemajn as-tempojn, is-tempojn, kaj os-tempojn tensojn, ordajn kaj kondiĉajn modojn, kaj participojn por pli kompleksaj verbformoj.
  3. Tiel komparu la vorton "manĝigi" kun la hebrean vorton "לִמֵּד" (lernigi, aŭ instrui). La plej proksima gramatikaĵo, kiun la hindeŭropan havas, estas certaj verboj derivitaj de adjektivoj, kiel la latina "magn-ificare", reprezentita en kaj Esperanto kaj la Hebrea sammaniere kiel la verba kaŭzigo: Esperanto: "grand-igi" la hebrea:"גִּדֵּל". Eĉ tiu ĉi ne estas heredita trajto de la hindeŭropa sed estis derivita de "magnum fecare."
  4. Volapük uzis ege modifitajn anglajn vortojn, kun gramatiko kaj proksime similas al konservemaj ĝermanaj lingvoj (tamen strange verboj inflektas por genro kiel en la araba aŭ la hebrea). Universalglot uzis la latinidajn lingvojn, sed ne la latina mem, Communicationssprache uzis la francan, kaj Solresol baziĝas sur neniu naturala lingvo.
  5. Maldekstra ekzemplo estis la kolektivista anarĥisto Miĥail Bakunin.
  6. Verŝajne ĉar ĝi estis populara en la komunistaro, kaj la ĉiamparonoja Stalin ne ĝin parolis.
  7. La bahaa fido ne ĝiras Esperanton, sed iomete da bahajoj parolas Esperanton kaj pledas por ĝia adoptado.
  8. Malsurprize, pro la fakto ke preskau ĉiuj lingvoj havas biblian tradukon — iom da lingvoj estas eĉ preskaŭ tute perdita al la historia arĥivo — krom sia biblia traduko; ekzemple la gota. Tamen, Esperanto estas disputeble unu el la nur 2 konstruitaj lingvoj kun plene tradukita biblio. La alia estus la "baza angla" (Basic English) de Charles Ogden, kvankam ĉi tiu eble ne estas konstruita lingvo, do Esperanto eble estas la nura ĝisnune. Iuj aliaj lingvoj kiel Interlingua kaj Volapük havas la plenan Novan Testamenton kaj iomete de la Malnova Testamento. Estas nune tradukaj projektoj por la Klingona, la Kenja, kaj la Navia, sed ankaraŭ nenio prezentebla.
  9. Ŝajnas esti ligo inter religia fanatakismo, aŭ aliaj tipoj de idealismo, kaj fanatakismo por Esperanto. Zamenhof eĉ kreis sian propran religion, homaranismo.
  10. Fakte Zamenhof intencis certajn partojn de la lingvo esti malŝanĝebla, tamen la amplekso al kiu ĉi tiu aplikas estas subjekto de ĉiama laciga debato.
  11. La plej malsimpla el ĉi tiuj estas la Plena Analiza Gramatiko de Esperanto unue publikigita de Kalman Kalocsay kaj Gaston Warignhien en 1935. La plej sciata kaj plej uzata hodiaŭ estas la Plena Manlibro de Esperanto Gramatiko de Bertilo Wennergren.
  12. En la vira ununombro: 'Der' Apfel ist gut kontraŭ Ich habe 'den' Apfel gegessen.
  13. La postpozicio を (o).

Referencoj[edit]

  1. http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/reagoj.htm
  2. Árpád Rátkai, Informfalsantoj kontraŭ Lazar Markoviĉ Zamenhof, Beletra Almanako, numero 22 (Februaro 2015).
  3. Artikolo en la Hispana pri la pritraktado de esperantistoj dum la Holokaŭsto.
  4. Adolf Hitler taksis ke Esperantistoj estis parto de la internacia juda komploto (kiel li klarigis en "Mein Kampf"), kaj tial devis esti detruita Mallonga artikolo pri Nazi-epoka linvga politiko ĉirkaŭ Esperanto.
  5. Vidu la artikolon pri L. L. Zamenhof en la angla Vikipedio.
  6. http://www.thelinguafile.com/2013/08/esperanto-worlds-most-popular.html#.VRnDF3VdZct
  7. http://blogs.transparent.com/esperanto/the-billionaire-native-esperanto-speaker/
  8. http://www.autodidactproject.org/other/orwell-esperanto1.html