Ĵakvo la Buĉisto

From RationalWiki
Jump to navigation Jump to search
This is an Esperanto translation of Jack the Ripper.
Ho ve!
RationalWiki's Chilling Tales of True
Crime
Crime icon.png
Articles on illegal behaviour
Busted

Ĵakvo la Buĉisto (angle: Jack the Ripper) estis nekonatulo kiu mortigis almenaŭ kvin prostitutinojn en Londono dum la jaro 1888 (kaj eble poste). La anglalingva versio de lia nomo unue aperis en letero skribita en septembro 1888. Laŭ la letero, ĝi estas verko de la murdisto mem. Tamen, nuntempe ĝi estas ĝenerale konsiderata kiel trompo.[1]

Murdoj[edit]

Inter aprilo 1888 kaj februaro 1891, la murdoj de dekunu virinoj okazis en Whitechapel, kvartalo de orienta Londono. Komentistoj havas malsamajn opiniojn pri la numero de la murditaj virinioj en Whitechapel kiuj estis viktiminoj de Ĵakvo la Buĉisto. Tamen, nuntempe oni ĝenerale konsideras kvin murdojn kiel liaj krimoj. La kvin murdoj okazis inter la 31-a de aūgusto 1888 kaj la 9-a de novembro 1888. La virinoj estis ĉiuj prostitutinoj kaj iliaj gorĝoj estis tranĉitaj. la viktiminoj estis Mary Ann Nichols (murdita vendredon, la 31-an de aūgusto 1888), Annie Chapman (murdita sabaton, la 8-an de septembro 18880, Elizabeth Stride kaj Catharine Eddowes (murditaj dimanĉon, la 30-a de septembro 1888) kaj Mary Jane kelly (murdita endredon, la 9-an de novembro 1888).[2] Nur Elizabeth Stride ne havis tranĉojn en ŝia ventro. Organoj malaperis el la kadavroj de Annie Chapman, Catharine Eddowes kaj Mary Jane Kelly.

Teorioj[edit]

Dum la tempo de la murdoj en Whitechapel, la polico havis multajn suspektojn. Ekzemple, avokato kiu memmortigis ĵus post la mortigo de Mary Jane Kelly, barbisto kiu estis ekzekutita poste ĉar li estis kulpa de aliaj seriaj murdoj kaj juda bakisto kiu estis la persona malamiko de policano. Oni arestis multajn suspektojn sed la polico devis lasi ilin iri hejmen. Estas multaj teorioj pri ne oficiaj suspektoj. Oni diris ke la murdisto estis freneza viandisto,[3] filo de la Princo de Kimrio[4] aū pentristo.[5]

Ĵakvo la Buĉisto ne estis la unua seria murdisto sed li estis la unua kies krimojn estis la temoj de aryikoloj en gazetoj tra la tuta mondo (almenaū laū Eūropcentrisma vidpunkto). Hazarde, la murdojn okazis en tempo kiam gazetoj devenis malpli multajkostaj kaj oni komencis aĉeti plion da gazetojn. Do, por preskaū la unua fojo, sensaciismo aperas en gazet-artikolj pri la murdoj de Ĵakvo la Buĉisto. La sama sensaciismo estas trovebla eĉ hodiaū kiam oni parolas pri la plej konataj krimoj en amaskomunikiloj. La eldoniğo de kvar leteroj kun subskribo de Ĵakvo la Buĉisto, nuntempe konsidertaj kiel trompoj, estis parto de la sensaciismo.

La murdoj en Whitechapel estis ne nur aĵo de sensaciaj artikoloj en la gazetoj de la 19-a jarcento, ili ankaū devenis aĵo de la moderna mitologio. Do, ĝis nuntempe, akademistoj kaj frenezuloj ne ĉesas esplori la murdojn kaj skribi pri ilin. Laū kelkaj strangaj teorioj, Ĵakvo la Buĉisto estis Princo Albert Victor, la nepo de la Reĝino Viktoria kaj la plej aĝa frato de la estonta Reĝo Georgo la 5-a.[4][noto 1] Tute ne gravas al fervaj kredistoj de la teorio ke Princo Albert Victor estis sendube en Skotlando kiam okais du de la murdoj en Whitechapel. Alia ŝatata teorio estas ke la murdojn faris Framasonistoj. Kredistoj de la teorio diras ke la tranĉoj en la kadavroj de la murdo-viktiminoj samas al punojn pri kiojn oni parolas en Framosonismaj ĵuroj.[6] Fakte, la ĵuroj ne parolas pri veraj minacoj, certe ne minacoj al ne-Framasonistoj,[noto 2] la tranĉoj en la viktiminoj malsamas al punoj el la Framasonismaj ĵuroj kaj la viktiminoj ne ĉiuj havis la samajn tranĉoj. Sed por la fervaj kredistoj de la teorio, tion tute ne gravas, kompreneble.

DNA-analizo[edit]

Oni diras ke laŭ la rezultoj de DNA-analizo, sango kaj ejakulaĵo trovitaj en ŝalo de viktimino de Ĵakvo la Buĉisto venis el la pola barbisto Aaron Kosminski. La analizo estis farita en 2014 kaj la rezultoj estis eldonitaj en la usona jura kuracist-scienca revuo Journal of Forensic Science en 2019. Tamen, estas gravaj problemoj kun la analizo. La deveno de la ŝalo ne estas tute klara (oni ne konserviĝis la aliaj vestaĵojn de la viktimino). Multaj homoj tuŝis la ŝalon, inkluzive homoj kies DNA estis uzita kiel komparo. La analizo ne estis farita laū la konvenaj protokoloj en speca DNA-laboratorio. La artikolo pri la analizo neniam diras pri la metodoj uzataj sed parolas pri mitokondria DNA el la posteuloj de Aaron Kosminski. Fakte, iĉoj ne trapasas mitokondrian DNA, nur inoj trapasas ĝin.[7][8][9]Do ni ne povas certe diri ke Aaron Kosminski estis Ĵakvo la Buĉisto. Ni ne scias kiu estis la murdisto.

Vidu ankaū[edit]

En aliaj lingvoj[edit]

If you're looking for this article in English, it can be found at Jack the Ripper.

Eksteraj ligiloj[edit]

Notoj[edit]

  1. Ne la Princo Alberto kiu estis la edzo de la Reĝino Viktoria. Li mortiĝis en 1861.
  2. La mortigitaj prostitutinoj sendube ne estis Framasonistoj.

Referencoj[edit]