Kristnaska Viro

From RationalWiki
Jump to navigation Jump to search
This is an Esperanto translation of Santa Claus.
Li havas kapron!
Gather 'round the campfire
Folklore
Icon folklore.svg
Folklore
Urban legends
Superstition

Kristnaska Viro (alianome Patro Kristnasko, Paĉjo Kristnasko, Sankta Nikolao, Avo Frosto, JulavoSanta Claus) estas fikciulo... Ĉu...? Atendu! Aliavorte li estas bonkora maljunulo kiu distrubas donacojn al la bonaj infanoj de la mondo dum la nokto de la 24-a de decembro ćiujare.[noto 1] 85% de la junaj usonaj infanoj kredas je li. [1]Laŭ almenaŭ unu enketo, 50% de usonanoj, inkluzive la plenkreskuloj, kredas je li.[2]

La pruvo de la ekzisatdo de Kristnaska Viro estas la donacoj kion oni trovas en domoj dum la mateno de Kristnasktago.[noto 2] La kutima kontrago estas ke la gepatroj de la infanoj aćetas kaj envolvas la donacojn. Tute nekredebla! Ću ni serioze devas kredi ke preskaŭ ĉiuj la gepatroj en la okcidenta mondo partoprenas en grandegan konspiron? Ne! Estas tute pli facila kredi ke magiulo flugas tra la tuta mondo dum unu nokto kaj portas miliardoj de donacoj en sledo kun flugantaj boacoj. Oni nur devas kredi je Dio... Ni pardonpetas Ni volas diri ke oni nur devas kredi je la Kristnaska Viro.

Devenoj[edit]

Laŭŝajne, la mito de Kristnaska Viro komencis kun historioj pri Sanka Nikolao de Mira. La usona nomo de la karaktero, Santa Claus, venis el Sinterklaas kaj Sinterklaas estas versio de Sint Nikolaas, Sankta Niklao en la nederlanda.[3] Tra la jaroj, la karaktero de Kristnaska Viro iomete ŝanĝis dank al aliaj influoj, ekzemple, antaŭ-kristanaj alpaj kaj germanaj tradicioj kaj la folkloro de Nederlando kaj skandinavaj landoj, Ekzemple, Kristnaska Viro iom samas al Odino, dio el la nordia mitologio kiu, laǔ la tradicio, vojaĝis dum la vintro por doni rekompensojn al la homoj aǔ por puni ilin.[4] El angla folkloro venis la karaktero de Father Christmas ("Patro Kristnasko"). Nuntempe oni ĝenerale konsideras la brita Father Christmas kaj la usona Santa Claus kial la sama homo sed unue ili estis du tute malsamaj karakteroj.

La nomo Avo Frosto, ofte uzata en Esperanto, estas traduko de la rusa Дед Мороэ (Ded Moroz), unue karaktero en slava mitologio kiu iĝis la rusa versio de Kristnaska Viro.

Sankta Nikolao de Mira[edit]

Ortodoksa ikono de Sankta Nikolao.

Nikolao estas kristana sanktulo. Li naskiĝis inter la jaroj 270 kaj 280 kaj mortiĝis la 6-an de decembro de la jaro 343 aŭ 350. Li estis episkopo de la urbo de Mira en la provinco de Likio en la Orienta Roma Imperio (nuntempe la urbo de Demre en Turkio). Kelkaj romkatolikaj kaj ortodoksaj kristanoj kredas ke eć hodiaŭ Sankta Nikolao faras miraklojn.

En multaj eŭropaj landoj, oni diras ke Sankta Nikolao portas donacojn al la infanoj en Nikolaotago, la 6-a de decembro. En multaj regionoj, la bonkora maljuna Sankta Nikolao kiu havas donaco-portanto de la bonaj infanoj vojaĝas kun helpanto kiu estas la punisto de la malbonaj infanoj. La plej timiga helpanto eble estas la diableca Krampus kiu vojaĝas kun Sankta Nikolao en Aŭstrio kaj kelkaj regionoj de Germanio.[5] Sed la plej polemika helpanto sendube estas Zwarte Piet ("Negra Petro"). Zwarte Piet estas la maŭra servisto de Sankta Nikolao kiu vojaĝas kun la sanktulo en Nederlando. Estas rolo kion kutime ludas blankulo kiu intentas aspekti kial negrulo per uzado de ŝminko.[6]

Legendoj pri la sanktulo[edit]

Oni diras ke Sankta Nikolao estis filo de rićaj gepatroj kaj naskiĝis en la urbo de Patara en Likio. Laǘ Ora Legendo (latine: Legenda aureaLegenda sanctorum), hagiografia rakontaro kion skribis Jakobo de Voraĝino (latine:Jacobus de Varagine; itale: Jacopo De Farzio) dum la 13-a jarcento, kiam Nikolao estis bebo li trinkis lakton el la mamoj de sia patrino nur unufoje dum la tuta tago en merkredo kaj en vendredo. Laŭ aliaj rakontoj, kiam Nikolao estis infano li ofte estis en la preĝejo kaj li stariĝis en banujo kaj komencis preĝi tuj post kiam li naskiĝis. Fakte, la lasta legendo unue estis pri alia Sankta Nikolao, ne pri Sankta Nikolao de Mira, sed ĝi estas trovebla en libro pri la vivo de Sankta Nikolao de Mira kion skribis greka verkisto dum la 9-a jarcento.

Legendoj pri Sankta Nikolao ligitaj al lia rolo kial la donaco-portanto kaj amiko de la infanoj Kristnaska Viro estas la legendo de la tri sakoj da oro, la legendo de la gren-boatoj kaj la legendo de la tri peklitaj knaboj.

La tri sakoj da oro
Sankta Nikolao donas oron al la tri malriĉulinoj.

Viro loĝis en Likio kiu estis ege malrića. Li kredis ke liaj tri filinoj ne povis geediĝi kaj li devis vendi siajn filinojn al bordelo aŭ al sklavistoj por havi iom da monon. Nikolao aŭdis pri tion kaj decidis uzi la monon kion li heredis de siaj gepatroj por helpi la familion.

Nokte, Nikolao eliris kun sako da oro en la manoj. Li ĵetis la sakon tra la fenestro de la dormoćambro de la plej maljuna filino. Dank al la mono kion ŝi ricevis, la filino ne devis esti prostituton aū sklavinion kaj geedziĝis iom poste.

Nur unu monato poste, Nikolao eliris dum la nokto kun sako da oro en la manoj denove. La dua filino geedziĝis unu semajno poste.

La tria fojo ke Nikolao iris al la domo de la malrićulo, la malrićulo vidis lin kaj kaptis lin. La malrićulo diris ke li estis ege kontenta ćar ni ne devis vendi siajn filinojn. Li dankis Nikolaon por la orajn donacojn. Nikolao diris, "Vi ne devas danki min. Vi devas danki Dion ćar ćio eblas nur dank al Dio. Kaj ći tio devas esti sekreta. Ne parolu pri kio okazis en ći tio nokto. Neniam!' Laūŭajne la malrićulo parolis.

La gren-boatoj
La peklitaj knaboj revenas al la vivo dank' al la miraklo de Sankta Nikolao.

Laŭ la legendo, la rikolto estis ege malsufića en Mira kaj multaj homoj mortiĝis de malsato. Kelkaj boatoj kun kargo de tritko en vojaĝo al Egiptio alvenis al la haveno en Mira. Sankta Nikolao parolis kun la komodoro de la boatoj kaj petis grenojn el la boatoj. "Ne farebla," diris la komodoro, "Mia kargo estis ege precize pesita kaj mezurita. Mi havus grandegajn problemojn se mi alvenus al Egiptio sen la tuta kargo." Tamen Sankta Nikolao insistis kaj finifine la komodoro decidis doni al lin 300 buŝeloj da grenoj. La grenoj sufićis por doni manĝaĵojn al la loĝantoj de Mira kaj aliaj urboj en Likio dum du jaroj. Kampanaroj eć povis meti kelkajn grenojn en la tero kaj poste havi bonan kultivon. Kaj kiam la komodoro alvenis al Egiptio, li trovis ke mankis nenion en lia precize pesita kaj mezurita kargo. Estis miraklo!

En alia versio de la sama legendo, itala komercisto volis vendi trikton en Egiptio. La komercisto dormis. En lia sonĝo, li vidis Sanktan Nikolaon. La sanktulo diris al la komercisto, "Viaj boatoj plenaj da grenoj ne devos iri al Egiptio. Ili devos iri al Mira. Se viaj boatoj irus al Mira mi donus al vin tri oraj moneroroj." Kiam la komercisto ćesis dormi, li vidis ke li havis tri orajn monerojn en lia mano. La komercisto sciis ke li devis fari kion diris Sankta Niklao. La boatoj plenaj da grenoj iris al Mira kaj poste neniu malsatis.[7]

La tri peklitaj knaboj

Parolanto pri mirakloj, Sankta Nikolao faris miraklon eć pli mirinda ol miraklo de Jesuo mem. Laŭ legendo, bućisto mortigis tri kanboj, tranćis iliajn kadavrojn en etajn pecojn kaj metis la pecetojn en bareloj da saleta akvo. Nikolao trovis la tranćitajn kadavrojn kaj revenigis la knaboj al la vivo.[8] Pli bona ol la evangelia rakonto pri la reviviĝo de Lazaro, ću ne?

Old Father Christmas ("La Maljuna Patro Kristnasko")[edit]

La Maljuna Patro Kristnasko kiam li estis pli juna.

Father Christmas ("Patro Kristnasko") estas karaktero en angla folkloro. Unue li estis personigo de Kristnasko tute malsama ol Sankta Nikolao. Dum multaj jaroj, la angloj ne pensis pri lin kial la amiko de la infanoj sed kial personigo de la festo de Kristnasko de la plenkreskuloj, festo liam oni tro manĝas kaj drinkas.

La unua verko en kio aperas personigita Kristnasko estas Kristnaska kanto de la meza 15-a jarcento, laŭŝajne la verko de la angla pastro Richard Stuart. La kanto temas pri kelkaj homoj kiuj atendas la alvenon de Sir Christemas (tradukebla kial "la Kavaliro Kristnasko" aŭ "Sinjoro Kristnasko"), kiu finfine alvenas. Frua verko en kio aperas Father Christmas kun grava signifo por historiistoj kaj folkloristoj estas Christmas: His Masque ("La masko-festo de Patro Kristnasko") dramon kio verkis la angla dramaturgo Ben Jonson, prezentata por la unua fojo en 1616. En la teatraĵo, Father Christmas havas naŭ infanokn. La nomoj de la infanoj estas vortoj por kristnaskaĵoj. Dum la 17-a jarcento, la anglaj puritanoj malaprobis Kristnaskon kial ne sufiće kristana kaj volis malpermisi la festadon.Father Christmas mokas la ideojn de la puritanoj en Christmas: His Masque. La pamfletoj An Hue and Cry after Christmas ("La serćado por la krimisto Patro Kristnasko"; eldonita en 1645) kaj The Examination and Tryal of Father Christmas ("Demandoj al Patro Kristnasko kaj sia juĝo", eldonita en 1658) temas pri la puritanoj kiuj volis ćesi definitive la festado de Kristnasko en Anglio. En la du pamfletoj, Father Christmas estas senhelpa viktimo de la puritanoj.

Dum la 1840-a jardeko, la angloj komencis vere interesi denove pri Kristnasko kaj Father Christmas revenis al la popola imago. En britaj bildoj de la meza 19-a jarcento, Father Christmas ĝenerale havas punćon en la manoj kaj hipo-krono en la kapo. En koloraj bildoj de la epoko, li ofte, sed ne ćiam, havas ruĝajn vestaĵojn.

Dum la 1870-a jardeko, eble dank a la influoj de eŭropaj tradicioj pri Sankta Nikolao kaj la influoj de nordamerikaj tradicioj pri Santa Claus, la britoj komencis imagi Father Christmas kial la oldulo kiu distrubas kristnask-donacojn nokte.[9] Nuntempe en Britio, oni ĝenerale konsideras Father Christmas kaj Santa Claus kial du nomoj por la sama karaktero.

Kristnaska Viro kaj kristanismo[edit]

Malaproboj de kristanoj[edit]

Venu kun mi al la mallumecon. Mi donos al vin donacon.

Laŭŝajne, kelkaj kristanoj havas ege malbonajn opiniojn pri Kristnaska Viro. Ili diras ke, dank al la tradicioj de Kristnaks Viro, Kristnasko iom perdis kristanan signifon. Kelkaj kristanoj vidas Kristnaskan Viron kial netaŭga sekula anstatataŭo por Dio.[10]

Kelkaj kristanoj eĉ kredas ke Kristnaska Viro estas versio de la Diablo ĉar oni ĝenerale konsideras ruĝa kial la koloro de la du karakteroj kaj la nomo "Santa Claus" (ofte mallongita al "Santa" en Anglalinvujo) iom samas al la nomo "Satano".[11] (Ĉu ili scias ke Ido estas anagramo de Dio?)

Aliaj kristanoj diras ke povas esti malbona por la mensa sano de infanoj lerni la vereco pri la neekzistado de Kristnaska Viro aŭ kredi ke estas konspiroj kontraŭ la vera ekzistado de Kristnaska Viro.[12] Kiam oni diras ke lerni pri la neekzistado de Kristnaska Viro ankaŭ instruas al la infanoj gravan lecionon pri malvera religia fido, ne estas surprizo ke la plejaprto de la kristanoj malkonsentas. Ili ofte diras ke, malsame ol Kristnasko Viro, estas multaj pruvoj de la ekzistado de Dio do kredo en Dio estas tute malsama ol kredo en Kristnaska Viro. Fakte, por multaj homoj kredo en Dio estas tute sama ol kredo en Kristnaska Viro. Ili kredas nur ĉar iliaj geptroj diris ke estis vero kiam ili estis tre junaj.

Ĉu la gepatroj devas menti al iliaj infanoj diri al la infanoj ke ekzistas Kristnaska Viro? La opinoj de psikologoj malsamas.

Kredo je la Kristnaska Viro kaj religiaj kredoj[edit]

Kristnaska Viro, Jesuo kaj iliaj amikinoj.

Kelkaj homoj diras ke kompari kredo je Kristnaska Viro al kredo je dioj nur estas ateisma intento diri ke religio estas ŝtultaĵo por infanoj. Tamen kredo je Kristnaska Viro samas al kredo je dioj en multaj aspektoj.

Same al multaj dioj, Kristnaska Viro estas tutscia kaj laǔŭajne povas esti ćie preskaŭ samtempe. Multaj homoj unue lernas pri Kristnaska Viro dum la infaneco kiam ili aŭdas rakontoj kaj kantoj pri li. La rakontojn kaj kantojn instruas la gepatroj kai aliaj respektataj plenkreskuloj. Ĝenerale oni akceptas la historioj pri Kristnaska Viro nur fide malgraŭ la manko de pruvoj kaj oni trovas manieron de ekspliki la kontraūdiroj en la historioj kaj iliaj nekredebleco. Oni volas kredi ćar la historioj temas pri boneco. La infanoj bone sentas ćar ili kredas ke iu pli speciala kaj pli potenca ol ili pensas pri ilin kaj havas specialan rekompencon nur por ili. La gepatroj kaj aliaj adoltoj uzas la promeson de rekompencon kaj la minacon de punon de Kristnaska Viro por havi bone kondutitajn infanojn.

Kiam oni kreskas oni trovas racian eksplikon por kion oni antaŭe kredis estis fenomeno ligita al la ekzistado de Kristnaska Viro. Finfine la gepatroj diras al la infanoj ke ili pravas ćar Kristnaska Viro ne ekzistas. La malsameco inter kredo je dioj kaj kredo je Kristnaska Viro estas ke ĝenerale respektataj plenkreskuloj ne diras al la infanoj ke ne ekzistas dioj.

666[edit]

En Anglalinvujo, Kristnaska Viro havas specialan ridon. Kiam li ridas, li diras, "Ho ho ho!" Kelkaj kristanoj kredas ke "ho ho ho" samas ol la diabla numero 666. Ilia ekspliko temas pri la numero de literoj inter H kaj O en la angla alfabeto. Kaj, kompreneble, oni povas trovi manieron de ŝanĝi "ho ho ho" al 666.[13][14]Sed devas esti nur koincido, ĉu ne? Se vi trovus ŝtultulon kiu kredas ke la rido de la Kristnaska Viro signifas ke li estas la Diablo, vi povus intenti diri ke la Apokalipso de Johano ne estis unue skribita en literoj de la latina alfabeto.[noto 3]

En Soveta Rusio[edit]

En Sovetunio, karaktero kun paganaj devenoj kiu ŝajnas al Kristnaska Viro estis unue malaprobrita kial tro kristana sed poste prezentata kial bona komunisto.

Avo Frosto (ruse: Дед Мороз; Ded Moroz, literale: "Frosta Maljunulo") estas karaktero de pagana slava mitologio. Unue li estis spirito de la vintro kiu estis kelkfoje bona kaj kelkfoje malbona. Ekzemple, en kelkaj historioj li forrabas infanoj kaj demandas rekompencoj el iliaj gepatroj. Tamen, ĉefe dank al la influo de popolaj verkoj de literaturo en kiojn li aperas, li poste devenis bonkora maljunulo kaj ludis la rolon kion havas Kristnaska Viro en okcidento. Li ĉesis forrabi infaojn kaj donas al ilin donacojn. Laŭŝajne la Rusa Ortodoksa Eklezio ne havis problemojn kun li.

La blua Avo Frosto el la antaŭe ruĝa Rusio.

La ateismaj komunistoj kiujn regis la lando post la rusa revolucio de 1917 malŝatis Avon Froston. Kelkaj konsideris la maljuna barbulo kiu havis donacojn por siaj kredintoj kial speco de dio de la infanoj. Lia ligo al la kristana festo de Kristnasko ankaŭ estis problemo. En 1928, li estis oficale priskribita kial "amiko de la pastro" do person kiu oni devas forkuŝi. [15] Sed malpli ol dek jaroj poste, la sovetaj politikistoj decidis ke oni povas havi kristnaskecaj festoj por la Novjaro en la oficiale sendia Sovetunio. Avo Frosto revenis! En 1937, Josif Stalin deklaras ke Avo Frosto devis ĉiam havi bluajn vestaĵojn. Stalin ne volis ke oni konfundis la soveta Ded Moroz kaj la kapitalisma usona Santa Claus kun siaj ruĝaj vestaĵoj. Kiam Avo Frosto iris al novjaraj festoj por infanoj dum la tempo de Stalin, li parolis pri la virtuoj de la komunismo kaj eĉ de la virtuoj de Stalin.[16]

En post-komunisma Rusio, oni intentis prezenti Ded Moroz al la rusoj kial karaktero tute malsama kaj tute pli bona ol la okcidenta Santa Claus kaj personigo de la ruseco.[17]

Vidu ankaū[edit]

En aliaj lingvoj[edit]

If you're looking for this article in English, it can be found at Santa Claus.

Papá Noel es la versión en español de este artículo.

Si vous voulez cet article en français, il peut être trouvé à Père Noël.

Eksteraj ligiloj[edit]

Notoj[edit]

  1. Li ekzistas! Eć NORADWikipedia sekvas lian vojaĝon ćiu jare.
  2. Ću vi havas pli bonan eksplikon?
  3. Sed eble ili pravas.

Referencoj[edit]