Guy Fawkes (Esperanto)

From RationalWiki
Jump to navigation Jump to search
This is an Esperanto translation of Guy Fawkes.
Masko de Guy Fawkes.
Guy Fawkes estis la nura homo kiu ne mentis pri la kialo de lia eniro en la Parlamentejo.[1]

Guy Fawkes[noto 1]Guido Fawkes[noto 2] (13-a de aprilo 1570–31-a de januaro 1608) estis angla romkatolika teroristo. Li estas malĝuste konata kiel la estro de la pulva konspiro (angle: Gunpowder Plot), komploto por eksplodigi la angla Parlamentejo kaj mortigi la reĝo Jakobo la 6-a kaj 1-a[noto 3] en 1605. Fakte, Guy Fawkes estis nur la spertuloj pri eksplodaĵoj de la konspirantoj.

Partopreno en la pulva konspiro[edit]

Supre: La subskripo de Fawkes en konfeso post torturo dum du tagoj. Malsupre; La subskribo de Fawkes en alia konfeso skribita ok tagoj poste.

Hodiaū Guy Fawkes estas famkonata historiulo tra la tuta mondo. Li estas la nura partoprenanto en la pulva konspiro kies nomo estas nuntempe bone konata. La konspiro estis la ideo de malgranda grupo de anglaj romkatolikaj kristanoj. La estro de la konspirantoj estis Robert Catesby kaj Catesby decidis ke Fawkes povis partopreni en la komploto. Guy Fawkes estis fervora romkatolika konvertiĝo. Li ankaŭ estis antaŭa soldato, do li kapablis fari la danĝera laboro kun eksplodaĵoj bezonita de la konspirantoj.

La 4-a de novembro 1605, oni trovis Fawkes en la kelo de la Parlamentejo kun tridek ses bareloj da pulvo. Oni arestis Fawkes kaj torturis lin dum du tagoj. Fawkes finfine konfesis ĉion kaj diris nomojn de aliaj konspirantoj.

Lia ekzetutado, laū metodo de pendigo, senviscerigo kaj kvaronigo, okazis la 31-a de januaro 1608. Fawkes havis ŝancon ĉar li kapablis rompi lian propran kolon dum la pendigo. Li jam estis mortinta kiam oni senviscerigis lin kaj bruligis liajn intestojn. Oni sendis la kvar partoj de lia kadavro al kvar regionoj de Anglio kiel averto.[2]

La Nokto de Guy Fawkes (angle: Guy Fawkes Night) estas festo je la 5-a de novembro por memorigi pri la malkovro de la pulva konspiro kaj la savado de la vivo de la reĝo Jakobo. Ĝis nun, oni ne ĉesas entuziasme festi la nokton en tuta Britio kun piroteknikaĵoj kaj fajroj kie oni bruligas figuraĵojn de Guy Fawkes. Kelkfoje oni ne nur bruligas figuraĵojn de Guy Fawkes sed ankaŭ figuraĵojn de nuntempaj malŝatataj homoj, ekzemple politikistoj, ĉefe en la urbo de Lewes en sud-orienta Anglio.[3] Oni ankaū festas la Nokton de Guy Fawkes en kelkaj aliaj landoj de la antaūa Brita imperio.[4] Nuntempe, oni ne kutime festas la nokton en Usono. Tamen, la 5-a de novembro estis festo-tago en Nordameriko dum la tempoj de brita koloniismo kaj eĉ en la 19-a jarcento oni festis la Nokton de Guy Fawkes en kelkaj regionoj de la hodiaūa Usono.[5]

Aliaj vidpunktoj[edit]

Li ne estis la mesio. Li estis nur ege malbona knabo.

Guy Fawkes estas la plej fama teroristo en la tuta historio de la mondo. Li estas multe pli konata ol la pli sukcesa teroristo Usama bin-Laden. Tamen, nuntempe li estas ofte konsiderata ne kiel teroristo sed kiel speco de anarkisma heroo.

La nuntempa populareco de Guy Fawkes okazis čefe dank al V for Vendetta,[noto 4] komiksa serio de Alan Moore unue eldonita inter 1983 kaj 1989 kun filma versio de 2005. V for Vendetta temas pri viro kiu ĉiam portas maskon de Guy Fawkes. Li batalas kontraū faŝisma reĝimo en Britio. Li konsideras sin novan Fawkes kaj volas eksplodigi la Parlamentejo.[noto 5] La karaktero en V for Vendetta ne estas prezentata kiel vera teroristo. Li estas batalanto por la libereco.

La masko de Guy Fawkes, videbla en V for Vendetta, estas nuntempe ofte uzata dum kontraū-potenculoj protestoj. Ĝi estas simbolo de la protesto-movadoj Anonymous ("Anonimeco")[6] kaj Occupy ("Okupu")[7]

La vero estas ke Guy Fawkes volis renversi la protestantan teokratian diktatorecon en Anglio nur ĉar li volis instaligi romkatolikan teokratian diktatorecon en Anglio. La ideologio de Fawkes iom samis al la ideologio de hodiaūa usona radikala kristano. Ĝi tute malsamis al la ideologio de iu ajn membro de AnonymousOccupy. Ĝi tute malsamis al la ideologio de iu ajn kiu volas vivi en libera socio. Laūŝajne la homoj kiuj tre amas Fawkes nuntempe estas homoj kiuj preskaū nenion scias pri li.

Paul Staines kaj la retejo Guido Fawkes[edit]

Guido Fawkes ankaū estas la nomo de retejo pri brita politiko. La politike dekstra brita-irlanda ĵurnalisto Paul Staines kreis ĝin.[8] Paul Staines helpis Boris Johnson, la nuna brita konservisma ĉefministro, dum lia kampajno[9] kaj Hugh Bennett, la antaūa vicredaktisto de la retejo Guido Fawkes, nuntempe laboras por la konservisma politikisto Jacob Rees-Mogg.[10] Do, malsame ol la historia Guido Fawkes, laūŝajne Paul Staines ne volas eksplodigi la Parlamentejon.

Vidu ankaū[edit]

  • Haloveno, festotago kio okazas kvin tagoj antaū la Nokto de Guy Fawkes

En aliaj lingvoj[edit]

If you're looking for this article in English, it can be found at Guy Fawkes.

Eksteraj ligiloj[edit]

Notoj[edit]

  1. Prononcu: "Gaj Forks"
  2. Prononcu: "Gido Forks"
  3. Jakobo la 6-a kaj 1-a (1566–1623) estis la unua homo kiu estis reĝo de la du landoj Anglio kaj Skotlando. Li devenis reĝo Jakobo la 6-a de Skotlando en 1567 kaj devenis reĝo Jakobo la 1-a de Anglio kaj Irlando en 1603.
  4. Kelkfoje esperantigita kiel V por Venĝiro
  5. Stranga ĉar se estus faŝisma reĝimo en Britio, la parlamenta sistemo supozeble jam malaperus. Faŝisma reĝimo en Britio ne bezonus la Parlamentejo.

Referencoj[edit]

  1. Originala versio: Guy Fawkes - the only person to enter Parliament with honest intentions. Videbla en la paĝo "Vote for Guy Fawkes" en International Times
  2. Guy Fawkes en la retejo de BBC History
  3. Stephen Castle, "Where burning effigies (not just Guy Fawkes's) is part of the fun", The New York Times, 6-a de novembro 2016
  4. Guy Fawkes Day en Encyclopaedia Britannica
  5. Dan Stewart, "When Americans Celebrated Bonfire Night", Time Magazine, 3-a de novembro 2015
  6. Nick Bilton, "Masked Anonymous protesters aid Time Warner's profits", The New York Times, 29-a de aūgusto 2011
  7. Glenda Kvek, "V for vague: Occupy Sydney's faceless leaders", Sydney Morning Herald, 14-a de oktobro 2011
  8. Vidu la artikolo pri la retejo Guido FawkesWikipedia en la anglalingva Vikipedio.
  9. James Walker, "Guido Fawkes founder behind campaign backing Boris Johnson Tory leadership bid', Press Gazette, 28-a de majo 2019
  10. Charlotte Tobitt, "Guido Fawkes news editor made special adviser to Jacob Rees-Mogg", Press Gazette, 27-a de aūgusto 2019