Pulva konspiro

From RationalWiki
Jump to navigation Jump to search
This is an Esperanto translation of Gunpowder Plot.
Li estas Guy Fawkes kaj lia barelo ne enhavas bieron.
Ravishing guide to
U.K. Politics
Icon politics UK.svg
God Save the King?

La pulva konspiro (angle: Gunpowder Plot) de 1605 estis malsukcesa provo de kelkaj anglaj romkatolikoj mortigi la reĝon Jakobo 1-a de Anglio (Jakobo 6-a de Skotlando) kaj komenci revolucion.

Historio[edit]

La volo de la konspirantoj estis mortigi samtempe la reĝon, lian familion kaj grandan parton de la protestantisma angla aristokracio per la eksplodigo de la palaco Westminster en Londono dum la malferm-ceremonio de la Parlamento je la 5-a de novembro 1605. La konspirantoj ankaū volis inciti popolaran ribeldon en la meza regiono de Anglio. Bedaūrinde por ili, la konspirantoj kredis ke romkatolika parlamentano povis esti amiko de ilia kaūzo kaj skribis al lin. La parlamentano sendis mesaĝon al la reĝo. Oni arestas la konspirantojn kaj la popolara ribeldo tute malsukcesis.

Guy Fawkes estas la plej fama konspiranto ĉar oni arestas lin kun la bareloj da pulvo en kelo sub la palaco Westminster. Do multaj homoj erare kredas ke li estis la estro de la konspirantoj. Fakte la ĉefa konspiranto estis Robert Catesby kaj Guy Fawkes nur lernis pri la konspiro kaj iĝis grupano iom malfrue. La romkatolika sacerdoto Henry Garnet, ĉefo de la Jezuitoj en Anglio, ankaū sciis pri la konspiron aū almenaū tion oni diras dum lia juĝo. La kulpa Henry Garnet suferas penduman mortpunon. La mortpuno de la konspirantoj, inkluzive Guy Fawkes estis pendigo, senviscerigo kaj kvaronigo, speciala mortpuno de torturoj kaj mutiladoj nur por kulpoloj de perfido kontraū la reĝo.[1]

Festonokto[edit]

La vespero de la 5-a de novembro, la datreveno de la malkovro de la konspiro, do kiam ĝi malsukcesas, estas la Nokto de Guy Fawkes (angle: Guy Fawkes Night). Ĝi estas festonokto en Britio, ĉefe en Anglio. Oni bruligas figuraĵojn de Guy Fawkes en grandaj fajroj kaj oni ankaū rigardas piroteknikaĵojn. Antaū ol la bruligo de de la figuraĵoj de Guy Fawkes, antaūe oni ofte montris ilin en la stratoj kaj diras, "Penny for the Guy." ("Unu groŝo por Guy Fawkes.") Oni uzis la monon por aĉeti piroteknikaĵojn. Malofte okazas nuntempe.

Ĝis la 20-a jarcento la festonokto estis ege patriota kaj ege kontraū-romkatolika. Ĝi estis festo de la venko de la protestantisma monarkio kaj festo de la malvenko de la perfidaj servistoj de la Papo.[2] Feliĉe, preskaū same kiel Kristnasko, Pasko kaj la Tago de la patrinoj, ĝi nuntempe estas ĉefe sekulara festo. Por multaj homoj, ĝi nuntempe estas nur vespero por festaj fajroj kaj piroteknikaĵoj. Por aliaj, ĝi estas nokto por dinkado en publikaj lokoj aū pitoreskaj tradicioj. Ekzemple, ĝis 2017 estis nokto kiam blankuloj provis havi aspekton de nigruloj per uzado de ŝminko.[3] Preskaū same kiel multaj Kristnaskaj kaj Paskaj tradicioj, la tradicioj de la Nokto de Guy Fawkes havas paganismaj devenoj. Festaj fajroj estis la ĉefa elemento de Samhain, la kelta festo de la vintro-komenco kio ankaū estas la deveno de Haloveno.[4]

Alia tradicio ligita al la pulva konspiro okazas antaū la malferm-ceremonio de la brita Parlamento. La korpogardistoj de la monarko (angle: Yeomen of the Guard) ĉiam iras al la keloj de la palaco Westminster por vidi se ŝercisto ŝerce metis kelkaj bareloj da pulvo en ilin..[5]

Tradicia poemo de la Nokto de Guy Fawkes[edit]

Originala angla versio[edit]

La konspirantoj.
Remember, remember the fifth of November,
Gunpowder, treason and plot,
I see no reason why gunpowder treason,
Should ever be forgot.
Guy Fawkes, Guy Fawkes 'twas his intent,
To blow up the King and Parliament,
Three score barrels of powder below,
Poor old England to overthrow,
By God's providence he was catch'd
With a dark lantern and burning match.
Holloa boys, holloa boys, make the bells ring,
Holloa boys, holloa boys. God save the King!
Hip hip hoorah!
A penny loaf to feed the Pope,
A farthing o' cheese to choke him,
A pint of beer to rinse it down,
A faggot bundle of sticks to burn him.
Burn him in a tub of tar,
Burn him like a blazing star,
Burn his body from his head,
Then we'll say ol' Pope is dead.
Hip hip hoorah!
Hip hip hoorah!

Proza traduko[edit]

Memorigu vin, memorigu vin pri la 5-a de novembro. La pulvo, la perfido kaj la konspiro. Mi ne scias bonan kialon por finfine forgesi la pulvan konspiron.

Guy Fawkes, Guy Fawkes. Estis lia volo eksplodigi la Parlamentejon kaj mortigi la reĝon. Kun sesdek bareloj da pulvo sub la Parlamentejo li provis renversi la registraron de nia kara malnova Anglio. Sed per la providenco de Dio, oni kaptis lin kun poślampo kaj brulanta alumeto en liaj manoj.

Hej, knaboj! Hej, knaboj! Sonorigu la sonorilojn! Hej, knaboj! Hej, knaboj! Dio savu la Reĝon! Hiphopa hohoh!

Unu groŝo-kosta panbulo por nutri la Papapon kaj kvara groŝo-kosta fromaġo por sufoki lin. Pajnto de biero por trinki post lia manġaĵo kaj fasko da bastonoj por bruligi lin. Bruligu lin en barelo da gudro. Bruligu lin same kiel fajra ŝtelo. La fajro dekapigos lin kaj ni diros, "La maljuna Papo mortiĝis." Hiphopa hohoh!

Hiphopa hohoh!

Vidu ankaū[edit]

En aliaj lingvoj[edit]

If you're looking for this article in English, it can be found at Gunpowder Plot.


Referencoj[edit]

  1. Bruce Robinson, "The Gunpowder Plot" en BBC History
  2. Marian T. Horvat, "is it anti-Catholic to celebrate Guy Fawkes Night>" en Tradition in Action
  3. Robert Booth, "Lewes bonfire society ends tradition of blacking-up", 5-a de novembro 2017, The Guardian
  4. "Bonfire Night: Not so much about Guy Fawkes", 6-a de novembro 2016, WUHistory
  5. "State Opening: Elements unseen by the public" en Parliament.uk