Haloveno

From RationalWiki
Jump to navigation Jump to search
This is an Esperanto translation of Halloween.
Jesuo metus kion en ŝia kukurbeto se ŝi alvenus al lia domo dum la nokto de Haloveno? Ĉu Jesuo elirus kaj kurus al la preĝejo por kaŝ sin? Ĉu Jesuo malŝaltus la lumojn kaj kaŝus sin en la malluma salono?... Aū ĉu Jesuo uzus la bonegan okazon por komparti lian amon kun ŝi?
—Teksto en la retejo de Chick Publications, eldonistoj de kristanaj panfletoj. Ĝi aperis kun fotaĵo de eta knabino en halovena kostumo kun plasta kukurbo en ŝiaj manoj.[1] La ideo estas ke kristanoj povas doni religiajn panfletojn al la multaj infanoj kiuj venas al iliaj domoj dum la nokto de Haloveno por peti dolĉaĵojn.
Ili estus ege kontentaj se oni donus al ilin kristanajn panfletojn, ĉu ne?
Gather 'round the campfire
Folklore
Icon folklore.svg
Folklore
Urban legends
Superstition

Haloveno (angle: Halloween, kelkfoje esperantigita kiel Halovino) estas festotago, ĉefe en Usono, Kanado, Irlando kaj Britio, kio okazas ĉiujare je la 31-a de oktobro. Ĝi estas tago (aū pli precize nokto) kiam oni ĝojas pri fantomoj, monstroj, sorĉistoj kaj aliaj timigaĵoj. Dum Haloveno, infanoj faras trick or treat.[noto 1] Tio signifas ili portas kostumojn kaj iras al la domoj de najbaroj por peti dolĉaĵojn. Dum Haloveno oni uzas kukurbojn, tranĉilojn kaj kandeloj por fari vizaĝhavajn lanternojn (angle: jack-o'-lantern). La oranĝa kukurbo-lanterno estas nuntempe la plej konata halovena simbolo. Dum Haloveno, malbonegaj hororaj fimloj estas videblaj en la televido.

La deveno de la angla vorto Halloween estas la skotaj vortoj Hallow E'en. Signifas "Antaūvespero de Ĉiuj Sanktuloj".[2] Ĉiuj Sanktuloj estas kristana tagofesto kio okazas je la 1-a de novembro.[noto 2]

La nokto de la diablo[edit]

Haloveno estas satanisma festo. Jen pruvo!

Radikalaj kristanoj ofte malaprobas Halovenon. Bonan ekzemplon estis Jack Chick (1924-2016). Jack Chick estis usona bildliteraturisto kiu estis la fondinto, posedinto kaj ĉefredaktisto de la eldonejo Chick Publications.[noto 3] Chick Publications eldonas evangeliismaj kristanaj panfletoj, ofte en komiksa formato. La komiksaj panfletoj estas konataj kiel Chick tracts ("Chick-panfletoj"). Laū la Chick-panfleto The Devil's Night ("La nokto de la diablo", havebla angle, france, germane, hispane kaj pole), Haloveno komencis en Anglio, antaū la kristanigo de la lando, kie skeleta dio de la morto kies nomo estis Saman estis adorita de paganaj satanismaj sacerdotoj. En la mondo de Chick, antaū-kristana paganismo kaj satanismo estis tute samaj, kompreneble. Laū la panfleto, trick or treat komencis kiam la paganaj sacerdotoj iris al la domoj de la vilaĝanoj por peti manĝaĵojn por iliaj dioj. Ili prenis kiel homa ofero la infanon de iu ajn kiu ne donis al ilin manĝaĵojn. Kiam ili prenis infanon,la sacerdotoj metis kukurbolanternon[noto 4] antaū la domo de la gepatroj. Estis signo ke oni devis ne mortigi alia familiano dum la nokto.[3] Alia Chick-panfleto, Boo! (havebla angle, germane, hispane, nederlande kaj norvege), enhavas preskaū saman malĝustan historion pri Haloveno sed ankaū diras ke modernaj satanistoj nuntempe mortigas infanojn kiel homaj oferoj dum la 31-a de oktobro. Boo! estas plenplena de historiaj eraroj. Ekzemple, la ilustraĵo de antikva kelta brita druido kun antikva egipta ansa kruco en la mano.[4] La samaj misinformoj pri Haloveno ankaū aperas en alia eldonaĵo de Chick Publications, la komiksa libro Spellbound? ("Ĉu sorĉita?"), unue eldonita en 1975. Laū Spellbound?, la druidoj ankaū estis la kreintoj de rok-muziko. La ĉefa fonto de la ŝtultaĵoj pri Haloveno en Spellbound? estis John Todd (1949-2007), usona radikala kristano kiu asertis ke li estis iama satanisto, konspiro-teoriisto, kondamnita seksatencisto kaj pedofilo.[noto 5]

Iom samaj asertoj aperas en la libro Halloween de la usona pastro David Brown, unue eldonita en 1998. En lia libro, Brown asertas ke trick or treat komencis kiel kolektado de manĝaĵoj por demonoj,[5] la deveno de la moderna skeleta mortulo estis la kelta morta dio Saman aū Samhain[6][noto 6] kaj oni nuntempe portas halovenajn kostumojn ĉar partoprenantoj en oferaj ceremonioj portas bestohaūtojn. Brown ankaū asertas ke li legis en sentitola libro ke la kukurbolanterno unue estis simbolo de amikeco al satanistoj.[5]

La novpagana komentisto Kerr Cuhulain respondis al la asertoj de David Brown. Laū Cuhulain, Samhain ne estis dio de la morto sed nur ne tre grava dio de bovoj. En diversaj lokoj, la kelta morta dio estis Gwynn Ap Nudd, Bile, Donn, Beli aū Arwan. Laū Cuhulain, la morta dio Samhain eble unue aperis en The Halloween Tree ("La arbo de Haloveno"), fantazia romano de la usona verkisto Ray Bradbury unue eldonita en 1973.[7] Certe la vorto Samhain estas ege malnova. La somera monato Samonios aperas en kalendario farita en roma Gaūlio dum la 2-a jarcento.[8] Do Samhain sendube estis monato aǔ periodo de la jaro sed pruvo ke Samhain estis nomo de dio estas nehavebla. Eble la unua homo kiu diris ke Samhain estis kelta dio estis Charles Vallancey, brita milita inĝeniero kiu iom erare skribis pri la lingvo kaj la tradicioj de la antikvaj keltoj en lia libro Collectanea de Rebus Hibernicis ("Kolektado de irlandaj aferoj"), unue eldonita en 1786.[9] Same kiel la kelta festo Belteno,[noto 7] oni ĉefe festis la jartempon Samhain kun fajroj. Nuntempe en Britio, la festaj fajroj okazas en la Nokto de Guy Fawkes, kvin tagoj post Haloveno kiam oni festas la malsukceson de la pulva konspiro de 1605. En multaj lokoj en Britio, oni forgesis pri la tradicioj de Samhain kaj la tradicioj de Haloveno. Ili finfine revenis al Britio el Usono dum la lastaj jardekoj de la 20-a jarcento.[10]

Fakte, Haloveno estas nuntempe ligata al la morto nur ĉar la 31-a de oktobro estas la Antaūvespero de Ĉiuj Sanktuloj. Ĉiuj Sanktuloj estas romkatolika festotago por honori la mortintoj kiuj estas nuntempe en la Ĉielo kun Jesuo Kristo. En Meksikio, eble kun influoj de tradicioj de la Aztekoj kaj aliaj mezamerikaj popoloj, Ciuj Sanktuloj iĝis la Tagon de la mortintoj.[noto 8] La Tago de la mortintoj havis influon en la festo de Haloveno en Usono. Do eble ni pensas samtempe pri Haloveno kaj morto dank al la Aztekoj sed ne dank al la antikvaj keltaj popoloj.[10] Estas iom stranga ke radikalaj kristanoj ege malŝatas Halovenon ĉar morto, reviviĝo kaj transtomba vivo estas tre gravaj temoj en kristanismo kaj ŝajnas logika havi kristanan festotagon por memorigi pri ilin.

Aliaj fontoj de radikalaj kristanaj misinformoj pri Haloveno estas la gramofondisko unue eldonita en 1975 A Christian Perspective on Halloween ("Haloveno laū kristana vidpunkto") de Mike Warnke, alia usona radikala kristano kiu asertis ke li estis iama satanisto,[noto 9] kaj la libro unue eldonita en 1987 Halloween and Satanism ("Haloveno kaj satanismo") de Phil Phillips.[noto 10]

En 2011, Paul Ade, pastro el Kalgario en Kanado, proponis la ideon de Jesus Ween kiel kristana alternativa versio de Haloveno. La signifo de Jesus estas "Jesuo", kompreneble. Ween, en ĉi tio konteksto, vere signifas nenion. Laū Paul Ade, partoprenantoj en Jesus Ween devis ne porti kostumojn dum la 31-a de oktobro. Ili devis porti blankajn vestaĵojn kiel simbolo de justeco. Ili ankaǘ devis doni Bibliojn, ne dolĉaĵojn, al la infanoj kiuj faris trick or treat dum la nokto de Haloveno.[11] La nordamerikaj amaskomunikaj organizoj iom atentis pri Jesus Ween dum oktobro de 2011. Parodia skeĉo pri Jesus Ween eĉ aperis en la usona televid-programo Jimmy Kimmel Live! En la skeĉo aperas infanoj en blankaj vestaĵoj kiuj havas malfeliĉajn aspektojn. Knabo malentuziasme diras ke Jesus Ween estas pli bona ol Haloveno. Knabino estas videble malkontenta kiam ŝi ricevas Biblion kaj ne ricevas dolĉaĵojn. Ĵus antaǘ la fino de la skeĉo, la infanoj ĉiuj deklaras, I'm a Jesus Weener[12] ("Mi estas Jesus Weener"; prononcu: "ĝizus ūinur"). En Usono, wiener (prononcu: "ūinur") estas speco de kolbaso uzata en kolbasobulko. Do en slanga uzado la vorto ankauū signifas "penison". Do en slanga uzado la vorto ankaū signifas "senamikulon".[13] La ŝtulta kaco-ŝerceca nomo[noto 11] eble parte eksplikas la malsukceso de Jesus Ween kiel ĉiujara festo.

Kaj estas ne nur kristanoj kiuj malŝatas Halovenon. Islamanoj ankaū kelkfoje diras la samajn malĝustajn ŝtultaĵojn pri la festonokto ke ni jam multfoje aūdis el radikalaj kristanoj.[14]

Vidu ankaū[edit]

En aliaj lingvoj[edit]

If you're looking for this article in English, it can be found at Halloween.

Halloween (español) es la versión en español de este artículo.

Si vous voulez cet article en français, il peut être trouvé à Halloween (français).

Eksteraj ligiloj[edit]

Notoj[edit]

  1. La angla vorto trick estas tradukebla kiel "trompo", "kaptilo", "ŝerco", aū 'sorĉo". La angla vorto treat estas tradukebla kiel "regalaĵo" aū "sukeraĵo"
  2. Vidu la artikolo pri Ĉiuj Sanktuloj en la Vikipedio en Esperanto
  3. Vidu la anglalingva artikolo pri Jack Chick.
  4. Kukurboj el Ameriko estis ne konataj en Eūopo antaū la 15-a jarcento. Prave, la teksto de The Devil's Night diras ke la lanterno estis farita el "aĵo iomete sama al kukurbo" (something like a pumpkin).Tamen, la aĵo en la ilustraĵo estas sendube kukurbo. Eble la komiksa artisto ne havis sufiĉan imagon.
  5. Vidu la anglalingva artikolo pri John Todd
  6. La vera prononcado de Samhain iom samas al "saǔ ejn". Angla-parolantaj radikalaj kristanoj ofte malĝuste prononcas la vorto kiel "sam hejn".
  7. Vidu la arttiklo pri Belteno en la Vikipedio en Esperanto.
  8. Vidu la artikolo pri la Tago de la mortintoj en la Vikipedio en Esperanto.
  9. Vidu la anglalingva artikolo pri Mike Warnke.
  10. Vidu la anglalingva artikolo pri Phil Phillips.
  11. Ni jam eksplikis. La deveno de la angla vorto Halloween estas la du vortoj Hallow kaj E'en, ne Hallo kaj Ween.

Referencoj[edit]

  1. Originala versio: What would Jesus drop into her pumpkin? Would Jesus run off to the church or hide back in the TV room with the lights off?... Or would He use this golden opportunity to share His love with her? Citaĵo en Fundies Say the Darndest Things
  2. "Halloween" en Etymology Online
  3. The Devil's Night en Chick.com
  4. Boo! en Chick.com
  5. 5.0 5.1 David Brown "Halloween Specifics" en Logos Resource Pages
  6. David Brown, "The History of Halloween" en Logos Resource Pages
  7. Kerr Cuhulain, David Brown (1) en Witches' Voice
  8. Vidu la artikolo pri Coligny calendarWikipedia en la anglalingva Vikipedio
  9. Lisa Norton (2012), Trick or Treat: A History of Halloween, Reaktion Books Ltd., paĝo 9
  10. 10.0 10.1 Ronald Hutton (1996), Stations of the Sun: A History of the Ritual Year in Britain, Oksfordo, Oxford University Press, ISBN 0192880454, paĝo 363
  11. "'Jesus Ween': Christian Group Promotes Godly Alternative to Halloween", The Huffington Post, 10-a de oktobro 2011
  12. Skeĉo pri Jesus Ween el Jimmy Kimmel Live! en YouTube
  13. Wiener en la angla Vikivortaro
  14. "Why Muslims should have nothing to do with Halloween" en YouTube