Sankta Patriko

From RationalWiki
Jump to navigation Jump to search
This is an Esperanto translation of Saint Patrick.
Paĉjo Patĉjo.
Christ died for
our articles about

Christianity
Icon christianity.svg
Schismatics
Devil's in the details

En romkatolika mitologio, Sankta Patriko (irlande: Naomh Pádraig; angle: Saint Patrick) estas la patrona sanktulo de Irlando. Tamen li naskiĝis en Britio[1][2] (aŭ eble en Francio)[3][4] dum tempo kiam la lando estis provinco de la Roma imperio. Kiam li estis 12-jaraĝa knabo, Patriko estis kaptita per irlandaj piratoj kaj kondukita al Irlando kiel sklavo. Li klopdois eskapi kaj revenis al Britio. Poste li decidis ke li volis kristanigi la irlandaj paganoj kaj revenis al Irlando kiel kristana misiisto. La kristanigo de Irlando estis grandega sukceso tute sen problemoj.

Fakte, oni ne scias kiam naskiĝis aŭ kiam mortiğis Sankta Patriko. Laŭŝajne li estis viva dum la lastaj jaroj de la 5-a jarcento. Lia nomo estas trovebla en la verkoj de la irlanda episkopo Camméne Foth, skribitaj en la jaro 622 aŭ 623, sed ĝi estas tute ne trovebla en pli fruaj verkoj.[5] La verkaro de Sankta Patriko mem estas unu el la malmultaj kronikoj pri la vivo en Britio skribitaj post la fino de la romimperia tempo en la lando kaj antaŭ la komenco de la anglosaksa periodo.

La Tago de Sankta Patrko (irlande: La Fhéile Padraig; angle: Saint Patrick's Day) estas ĝoja festotago. Partoprenantoj en la festaĵoj ofte portas verdajn vestaĵojn. Ĝi ankaŭ estas ŝatata festotago de ebriuloj kiam oni trinkas irlandan viskion (ekzemple, Jameson) kaj irlandan malhelan bieron (ĉefe Guinness). En Irlando, oni slange nomiĝas la tagon Paddy's Day ĉar Paddy estas kutima irlanda mallongiĝo de la nomo Patriko. En Usono, oni ofte diras Patty's Day. La angla vorto patty signifas "hakviandaĵo". Laŭŝajne la usonanoj ne povas ĉesi pensi pri hamburgeroj.

Legendoj[edit]

  • Laŭ legendo, Sankta Patriko forpelis serpentojn el Irlando. Fakte, oni neniam trovis serpentan fosilion en Irlando do estas multe pli ebla ke serpentoj neniam alvenis al la insulo dank al la glaciepokoj kaj la Irlanda Maro.[6]
  • Sankta Patriko uzis trifolion kiel ekzemplo por la Sankta Triuno.[7] La plej frua konata versio de la legendo estis skribita en 1726, pli ol 1,200 jaroj post la morto de la sanktulo.[8]
  • Druido kaj Sankta Patriko disputis pri kiu havis veran dion aŭ pli potencan dion. La sanktulo kaj la druido volis vidi se la sanktaj libroj de la alia homo ne estus detruitaj se oni metus akvon en ilin kaj bruligus ilin. Poste, la du homoj interŝanĝis vestaĵojn. La druido eniris en la preĝejo de Sankta Patriko kaj lumigis fajron. Sankta Patriko eniris en la templo de la druido kaj lumigis fajron. Laŭ la legendo, la druido mortigis bruligita sed la mantelo de Sankta Patriko kion li portis ne bruligis. La mantelo de la druido bruligis sed Sankta Patriko en la mantelo estis tute senvunda. La legendo sendube estas kopiita de sameca historio en la biblia Libro de Eliro.

Li estis du homoj![edit]

Laŭ T. F. O'Reilly, multaj legendoj pri Sankta Patriko unue estis historioj pri Palladius, kristana misiisto sendita al Irlando per la papp Celesteno la 1-a en la jaro 431. En la verkoj de la 7-a jarcenta hagiografiisto Tierchán, Patriko estas fortulo kiu disputas kun druidoj kaj detruas paganajn idolojn. Ekzistas du latinlingvaj verkoj de Sankta Patriko, Confessio kaj Epistola ad milites Corotici. En liaj verkoj, la sanktulo neniam diras pri la legendoj pri lia forteco. Do eble la mitologia Sankta Patriko estas kombino de du veraj homoj.[9]

Vidu ankaŭ[edit]

En aliaj lingvoj[edit]

If you're looking for this article in English, it can be found at Saint Patrick.

Tá leagan Gaeilge den alt seo ar fáil ag Naomh Pádraig.

Eksteraj ligiloj[edit]

Referencoj[edit]

  1. "Who was St. Patrick?" en History.com
  2. "St. Patrick" en Biography.com
  3. "St. Patrick was born and raised in France not Britain says new book", Irish Central, 5-a de aŭgusto 2013
  4. Marcus Losack (2013), Rediscovering Saint Patrick: A New Theory of Origins, ISBN 1782180176
  5. Vidu la artiklon pri Sankta PatrikoWikipedia en la anglalingva Vikipedio.
  6. James Owen, "Did St. Patrick really drive snakes out of Ireland?", National Geographic 14-a de marto 2014
  7. Tom Stuart, "St. Patrick: The Trinity and the Shamrock", 22-a de julio 2001
  8. Vidu la sekcion "Patrick uses shamrock in an illustrative parableWikipedia" en la artikolo pri Sankta Patriko en la anglalingva Vikipedio.
  9. Bernd Biege, "A Tale of Two Patricks" en Trip Savvy