A Clockwork Orange (Esperanto)

From RationalWiki
Jump to navigation Jump to search
This is an Esperanto translation of A Clockwork Orange.
Sceno de konduta modifio en teatra versio de A Clockwork Orange kun multmediaj elementoj de Brad Mays.
Great and terrible
Books
Icon books.svg
On our shelf:
Writer's block
Our Feature Presentation
Films
Icon film.svg
Starring:

A Clockwork Orange (tradukebla kiel "Horloĝ-meĥanika oranĝo") estas mallonga malutopia sciencfikcia romano de la brita verkisto Anthony Burgess, Ĝi estis unue eldonita en 1962. Brita-usona filma versio de la usona reĝisoro Stanley Kubrick estis unue videbla en kinoj en 1971. Laŭ la reklamo de la filmo, "Jen la aventuroj de junulo kiu ĉefe interesas pri seksperforto, ekstrema violento kaj Beethoven."[noto 1] La filmo iĝis skandalaĵon kaj finfine tutan moralan panikaĵon en Britio en 1972. Dank al la kaŝemaj titoloj pri kopiaj perfortaj atakoj kaj mortigoj en la sensaciaj britaj gazetoj, Stanley Kubrick petis la ĉesadon de la distrubo de la filmo en Britio.[1]

Intrigo[edit]

Malcolm McDowell ludas la rolon de Alex en la filmo.

Je la komenco, la romano temas pri la violentaj aventuroj de kelkaj junaj krimistoj (aŭ droogs, el la rusa vorto por "amiko"). Dek kvin jar-aĝa Alex[noto 2] estas la estro de la junularo kaj li rakontas la historion laŭ lia vidpunkto. Li ofte uzas nadsat (el la rusa vorto por "adoleskanto"), slanga lingvaĵo kreita por la romano kun multaj rusdevenaj vortoj. Laŭŝajne la romano havas lokon en estonta Britio kio iĝis komunisman landon sub influo de Sovetunio.

Post multaj perfortaj atakoj, rompoŝteloj kaj seksperfort-krimoj, oni finfine arestas Alex. Li iras al la malliberejo kie li travivas eksperimentan kondutan modifian terapion. Post lia "kuraco", Alex estas liberita sed li nun estas malpli kiel vera homo kaj pli kiel senhelpa aŭtomato. Iom poste, kelkaj el la antaŭaj viktimoj de Alex kaptas la junulon kaj torturas lin por ilia venĝado. Finfine la eksperimenta kuraco malsukcesas kaj Alex denove iĝis violentan krimiston. Tamen, la unua brita eldono de la romano enhavas lastan ĉapitron (ne en la unua usona eldono de la libro) kun pli optimisma fino.

Oni povas konsideri la romanon kiel laŭdo al la individua elekto, eĉ se kelkaj ekstremuloj elektas vundi, fari seksperfort-krimojn kaj mortigi aliajn homojn. La romano ankaŭ montras al nin mondo kie la perforto ne estas nenatura sed estas esenca elemento de la homara socio. Homo kiu eĉ ne kapablas vundi alian homon en memdefendo estas malfeliĉulo. La "kuracita" Alex ne kapablas funkcii en esence violenta mondo. En la dua sekcio de la romano, ni vidas ke la antaŭaj senhelpaj viktimoj de la junaj krimistoj ankaŭ kapablas iĝi violentulojn kaj vundi, tute same kiel Alex je la komenco de la historio.

La romano kaj la filmo iom malsamas[edit]

La romano kaj la filmo ĉefe malsamas en la fino. Je la fino de la filmo, Alex estas en malsanulejo ĉar kelkaj el liaj antaŭaj viktimoj kapablis vundi lin. Li trovas ke li nun ne sentas naŭzon kiam li pensas pri perforto kaj seksumo. Do lia konduta modifia kuraco malsukcesis. Tion implikas ke Alex denove iĝos violentulon. Do la fino de la filmo estas maloptimisma (sekvas la perforto) kaj ankaŭ optimisma (individua elekto revenas kaj Alex denove estos vera homo. Ĉu estas bona aŭ malbona? Vi povas decidi.

En la romano, la historio sekvas post kio estas la fino de la filmo. Efektive, Alex denove iĝas violentan krimulon kaj eĉ iĝas estron de nova krimist-junularo. Tamen, en la lasta ĉapitro de la romano, Alex komencas malinteresi pri lia krimist-vivo kaj komencas interesi pri la respondecoj de plenkreskuloj kaj la vivo en familio. Tion implikas ke la krimist-vivo de Alex estis nur mallonga fazo kaj ĝi ĉesis kiam Alex ĉesis esti adoleskantulo. Eble la menciita fino ne estas en la filmo ĉar la lasta ĉapitro ne estas en la unua usona eldono de la romano. (Oni malkonsentas pri la kialo.) Ĉefe ĉar ĝi ne enhavas la sendube optimisman finon, Anthony Burgess komencis malentuziasmi pri la filmo. Li ankaŭ komencis iom malentuziasmi pri la romano sed li diris ke se oni legus la libron oni devus legi ĝin kun la lasta ĉapitro.[2]

Alia grava sed pli subtila malsamo temas pri la prezentado de la perforto. La romano kaj la filmo montras al nin la mondo laŭ la vidpunkto de Alex. Do, en la unuaj sekcioj de la romano kaj la filmo, la perfortaj atakoj estas nur amuzaĵoj ĉar Alex kaj liaj amikoj faras ilin. En la duaj sekcioj de la romano kaj la filmo, la perfortaj atakoj estas traŭmataj ĉar Alex estas la viktimo.

La perfortaj atakoj ŝajnas amuzaĵojn en la romano ĉar Alex parolas konversacie kaj senhonte pri ilin kaj ofte uzas la komikan slangan lingvaĵon nasdat. Tamen, samtempe la legisto komprenas ke ĉio kion faras Alex estas tute malmorala.

En la filmo, la perfortaj atakoj en la unua sekcio ŝajnas amuzaĵojn ĉar ili estas malpli severa ol en la romano kaj la viktimoj de Alex kaj liaj amikoj estas troege ridindaj. Sceno en la romano de seksperfort-krimo kion faras Alex kontraŭ du prepubaj knabinoj iĝas komikan scenon de rapidega interkonsenta seksumo inter Alex kaj du adoleskantulinoj en la filmo. La senhelpa maljunulino kiu estas la murdo-viktimino de Alex en la romano iĝas seksum-obseditan mezaĝulinon kun domo plenplena da peniso-skulpaĵoj en la filmo. La verkisto, kiu estas la viktimo de perforta atako de Alex kaj la aliaj junaj krimistoj kaj kies edzino estas viktimino de seksperforta atako, estas malglata kaj malŝatebla. Oni preskaŭ povas diri ke la viktimoj de Alex en la filmo meritas iliajn punojn.

Do, kiel rezulto de la ŝanĝoj, la filmo havas malpli grandan moralan impakton ol la romano. La violento en la filmo eĉ povas ŝajni malpli ol malbonaĵo kaj pli ol bonaĵo al la vidisto.

Kontroverso[edit]

La filmo iĝis kontroversaĵon kiam ĝi estis unue videbla en kinoj, ĉefe en Britio, ĉar enhavas perfortajn scenojn kaj ĉefe ĉar ĝi enhavas seksperfortajn scenojn. Oni diris ke la filmo estis influo en veraj atakoj kaj seksperfort-krimoj. Finfine, Stanley Kubrick decidis ke la plej bona ideo estis ĉesi la distrubon de la filmo en Britio.[3] Oni kelkfoje diras ke la decidon de Kubrick okazis nur ĉar la britaj aŭtoritatoj persvadis lin aŭ ĉar oni mortminacis lin. Laŭŝajne la volo de Kubrick estis ke la filmo restos ĉiam nevidebla en Britio. Tamen, oni distrubas la filmon denove en Britio en 2000, post la mortiĝo de Kubrick.

Dank al la violenta enhavo de A Clockwork Orange, la usonaj cenzuristoj unue klasifikis ĝin kiel X-filmo. Tion signifas ke vidi la filmon estis tute malpermisita al la infanoj. Post kelkaj etaj ŝanĝoj, A Clockwork Orange estis klasifikita kiel R-filmo.[4] Tion signifas ke infanoj povus vidi la filmon se ili irus al la kino kun plenkreskulo.

Film-anonco[edit]

Jes, vi nun vidas nur grizan ortangulon sed la film-anonco vere estas tute videbla. Kredu nin.

Vidu ankaŭ[edit]

En aliaj lingvoj[edit]

If you're looking for this article in English, it can be found at A Clockwork Orange.

La naranja mecánica es la versión en español de este artículo.

Eksteraj ligiloj[edit]

Notoj[edit]

  1. En la origanala anglalingva versio de la reklamo, Being the adventures of a young man whose principal interests are rape, ultra-violence and Beethoven.
  2. Prononcu "Aleks".

Referencoj[edit]

  1. Christian Bugge, "The Clockwork Controversy", The Kubrick Site
  2. Daniel Podgorski, "Burgess' Myopic Morality", 16-a de marto 2016, The Gemsbok
  3. Peter Bradshaw, "The old ultra-violence", 3-a de marto 2000, The Guardian
  4. "A Clockwork Orange: X and R" en Kubrick Film Ratings Comparisons