Lewis Carroll (Esperanto)

From RationalWiki
Jump to navigation Jump to search
This is an Esperanto translation of Lewis Carroll.
Charles Lutwidge Dodgson, alianome Lewis Carroll.
Great and terrible
Books
Icon books.svg
On our shelf:
Writer's block

Charles Lutwidge Dodgson, pli bone konata laŭ la nomo Lewis Carroll, (27-an de januaro 1832–14-an de januaro 1898) estis brita verkisto, artisto kaj matematikisto. Liaj plej konataj verkoj estas la por-infanaj fantaziaj romanoj Alice's Adventures in Wonderland (esperantigita kiel La Aventuroj de Alicio en Mirlando) kaj Through the Looking-Glass (tradukita kiel Trans la spegulo). La dua libro enhavas multajn poemojn, ekzemple Jabberwocky[noto 1] kaj The Walrus and the Carpenter[noto 2] La poemo The Hunting of the Snark[noto 3]) estas alia famkonata verko de Carroll.

Carroll ankaŭ havis grandan influon en la studoj de logiko, matematiko, nombroteorio kaj kriptologio. Samvivtempuloj kaj postaj studantoj de Carroll, ekzemple Charles Babbage kaj Alan Turing, plibonigis liajn sciencajn teoriojn kaj donis al nin la bazon de la hodiaŭa teknologia mondo kun komputiloj kaj efika mekanikado.

Subteksto[edit]

La Aventuroj de Alicio en Mirlando kaj Trans la spegulo, la fantaziaj romanoj de Carroll, estas plenplenaj de subtekstaj kritikoj pri la brita socio de la 19-a jarcento. Precipe ili estas plenaj de kritikoj de la britaj politikistoj de la vivtempo de Carroll, ekzemple Benjamin Disraeli kaj la reĝino Viktoria. Ekzemploj de la uzado de nombroteorio, ludoteorio kaj bulea algebro ankaŭ estas troveblaj en la fantazia literaturo de Carroll.

Influoj[edit]

Ĉu kun lakto? Ĉu kun sukero? Ĉu kun LSD?

Elemento de la skribo-stilo de Lewis Carroll, ĉefe en lia poezio, estas la uzado de ŝercaj fikciaj vortoj. Carooll uzis vortojn kiojn li kreis en la priskribo de la agoj kaj la aspektoj de fantaziaj bestoj en liaj poemoj. Multaj de la vortoj kreintaj por Carroll estas kofrovortoj. Ekzemple, to chortle, kombino de la anglaj vortoj to chuckle ("rideti") kaj to snort ("laūte spiri"). La poemoj de Lewis Carroll estis tre ŝatataj do multaj de liaj neologismoj devenis tre konatajn vortojn. Hodiaū, multaj inter ili estas konsiderataj kial normalaj anglalingvaj vortoj, almenaū kiam oni parolas sed eble ne kiam oni skribas. Bona ekzemplo estas to chortle, nuntempe uzata kial sininnimo de ridi. Eĉ vorpal, adjektivon kion uzas Carroll en la priskribo de glavo kaj vorto sen konata etimologio, devenis ŝatata vorto de fantazia-ludistoj. Laū kelkaj modernaj literatur-kritikistoj, la amo de Carroll pri ŝercaj fikciaj vortoj venis el lia studo de poezio en la anglosaksa lingvo, la lingvo de Anglio inter la jaroj 500 kaj 1000. Malmultaj britaj akademistoj interesis pri la anglosaksa lingvo dum la vivtempo de Carroll. Tamen, la studo de la lingvo estis granda influo en la literaturaj verkoj de Gerard Manley-Hopkins, sukcesa brita poeto de la 19-a jarcento.

Curious Alice ("Scivolema Alicio") mallonga usona registara animacia filmo de 1971 surbaze de La Aventuroj de Alicio en Mirlando pri la danĝeroj de narkotaĵoj.

En La Aventuroj de Alicio en Mirlando, Alicio malgrandigas kiam ŝi trinkas trinkaĵon kun la vortoj "Trinku min" surskribitaj kaj grandigas kiam ŝi manĝas manĝaĵojn kun la vortoj "Manĝu min" surskribitaj. Ŝi ankaū parolas kun raūpo kiu fumas nargileon. Do kelkaj homoj konsideras ke La Aventuroj de Alicio en Mirlando estas ligita al la uzado de narkotaĵoj. Referencoj al la verkoj de Carroll kaj la uzado de narkotaĵoj estas troveblaj en la poemo Alice de la usona verkisto Shel Silverstein kaj en la kanto White Rabbit ("Blanka kuniklo") de la usona psikedela roka bando Jefferson Airplane. Kelkaj homoj memorigas pri la efikoj de LSD[noto 4] kiam ili legas La Aventuroj de Alicio en Mirlando kaj Trans la spegulo. La romanoj ankaū estas tre ŝatataj de kelkaj mariĥuano-fumistoj.

La poemo de la Freneza Ĉapelisto pri teo-pleto en la ĉielo en la sepa ĉapitro de La Aventuroj de Alicio en Mirlando [noto 5]eble estas la deveno de la Ĉiela Tekruĉo de Bertrand Russell.

Je la komenco de Dogma, usona komedia fimo de 1999, la angelo Loki diras al monaĥino ke la poemo de Carroll The Walrus and the Carpenter (La Rosmaro kaj la Ĉarpentisto) estas kritiko de organizataj religioj kaj diras ke religioj ĉiam trompas kaj detruas iliajn kredistojn. La plejparto de la historiistoj kaj literatur-krititikistoj ne kredas ke Carroll volis prezenti kontaŭ-religian vidpunkton en la poemo. Kelkfoje poemo por infanoj estas nur poemo por infanoj kaj ne havas sekretan seriozan signifon. Eĉ en la filmo, Loki ne kredas kion li diras. Li diras ĝin nur ćar li ŝerce volas malfeliĉigi la monaĥinon.

Akuzado de pedofilio[edit]

La 6-jara Alice Liddell vestita kiel almozulino. Fotaĵo de Lewis Carroll (1856).

Kelkaj feminismaj historiistoj diras ke Carroll estis pedofilo. Ĉefe ili diras tion ĉar Carroll sendube multe interesis pri inafanojn kaj fotis ilin. Spertuloj pri Carroll ğenerale preferas ne pensi pri tion aŭ diras ke Carroll interesis pri infanojn nur kial inspiro de liaj fikciaj verkoj. Ekzemple, la bazo de la karaktero de Alicio en la romanoj de Carroll estas Alice Liddell, la filino de amiko de Carroll. Lewis Carroll vere fotis junajn knabinojn. Kelkfoje li fotis parte nudajn junajn knabinojn. Tamen, la prezentado de parte nudaj infanoj estis konsiderata kial normala arta stilo dum la vivtempo de Carroll, en pentraĵoj kaj en fotaĵoj, kaj Carroll certe ne estis la nura fotisto de nudaj knabinoj dum la 19-a jarcento.

Dum la filmado de dokumenta programo pri Carroll de la BBC, unue vida en Britio en 2015, oni malkovris fotaĵon kio eble estas pruvo de la pedofiliaj sentoj de Carroll. Oni trovis la fotaĵon en la arkivoj de franca muzeo. Estas fotaĵo de pubera knabino kiu aspektas malfeliĉa. Ŝi estas tute nuda. Ŝi rigardas rekte al la fotisto kaj estas prezentata en tre sekseca maniero. Laū teksto kun la fotaĵo, la knabino estas Lorina Liddell, la plej aĝa fratino de Alice Liddell, kaj la fotisto estis Lewis Carroll. Tamen, oni ĝis nun ne sendube pruvas ke Caroll vere faris la fotaĵon.[1]

Ĉu Lewis Carroll estis pedofilo? Prave parolante, ni ne scias. Dum lia vivtempo, Carroll neniam estis oficiale akuzata de pedofiliaj agoj. La rilatoj de Carroll kun liaj amikoj kun infanoj ĝenerale restas feliĉajn sen gravaj problemoj aū skandaloj. Do, eble Carroll estis pedofilo kiu klopodis subpreni liajn seksajn impostojn.

Akuzado de antisemitismo[edit]

Oni kelkfoje diras ke Lewis Carroll estis amtisemitisto. Ĉefe ĉar lia libro Symbolic Logic ("Simbola logiko") enhavas la frazon All Juwes are greedy ("Juwes estas ĉiuj avaruloj"). La vorto Juwes povas esti la angla vorto Jews ("judoj") skribita kun malĝusta ortografio. Sed ankaū povas esti referenco al Jubela, Jubelo kaj Jubelum, tri fikciuoloj en la mitologio de Framasonismo. La eble antisemitisma frazo preskaŭ ĉiam restas trovebla en hodiaūaj eldonoj de Symbolic Logic. Averto en la antaŭparolo ofte eksplikas ke oni decidis ne cenzuri la frazon ĉar oni ne volis perdi la historian precizecon de la libro.

Du judaj verkistoj, Morton N. Cohen kaj Benjamin Ivry, insistas ke Carroll ne estis antisemitisto. Laū Cohen kaj Ivry, Lewis Carroll volis doni kopiojn de liaj libroj senpage al malsanulejoj por infanoj. Carroll kolerigis kiam oni diris al lin ke estis ne necesa doni kopiojn de liaj libroj al juda malsanueljo.[2][3]

Fotaĵoj de Lewis Carroll[edit]

Lewis Carroll estis bonega 19-a jarcenta fotisto. Jen kelkaj el liaj pli bonaj fotaĵoj.

Vidu ankaŭ[edit]

En aliaj lingvoj[edit]

If you're looking for this article in English, it can be found at Lewis Carroll.

Eksteraj ligiloj[edit]

Notoj[edit]

  1. La poemo Jabberwocky estis esperantigita kiel La Ĵargonbesto (Marjorie Boulton, 1980), Babećado (Jim Cool, 1980), Ĝaberŭoko (Mark Armantrout, 1990), Jabervokado (William F. Orr, 1995) kaj Babilfrenzo (en la traduko de Donald Broadribb de Trans la sspegulo, ISBN 1782010017, 2012).
  2. Esperantigita kiel La Rosmaro kaj la Ĉarpentisto.
  3. Tradukebla kiel "La Ĉasado de la Snark". La vorto snark estas kombino de la anglaj vortoj snake ("serpento") kaj shark ("ŝarko").
  4. LSD ne ekzistis dum la vivtempo de Lewis Carroll.
  5. Kiroptero aspektas kiel teo-pleto en la ĉielo laŭ la originala versio de la poemo de la Freneza Ĉapelisto, Twinkle, Twinkle, Little BatWikipedia (parodio de la infana rimano Twinkle, Twinkle, Little StarWikipediaAh ! vous dirai-je, mamanWikipedia). Jen la teksto de la originala versio:
    Twinkle, twinkle, little bat!
    How I wonder what you're at!
    Up above the world you fly,
    Like a tea tray in the sky.
    Jen Esperanto-versio (sen referenco al teo-pleto) el la sepa ĉapitro de la traduko de La Aventuroj de Alicio en Mirlando de Elfric Leofwin Kearney (1910):
    Tvink'l, Tvink'l! Vesperteto,
    Kia via afeteto?
    Tra l'aer vi ŝovas vin,
    Majeste, kiel anasin'

Referencoj[edit]

  1. Hannah Furness, "BBC investigates whether Lewis Carroll was 'repressed paedophile' after nude photo discovery", Daily Telegraph, 26-a de januaro 2015
  2. Norton N. Cohen (1995) Lewis Carroll: A Biography, ISBN 0679745629, paĝoj 375-376
  3. Benjamin Ivry, "Searching for Jews in British Children's Literature Beyond the Stereotypes", Forward, 10-a de septembro 2009